Rakontoj pri Afanti Автор неизвестен Введите сюда краткую аннотацию La rakontoj pri Afanti Antaŭparolo La rakontoj pri la heroo Nasrudin Afanti estas bone konataj de ĉiuj familioj, virinoj kaj infanoj de la dek tri naciecoj loĝantaj en la ĉina aŭtonoma regiono Xinjiang, sed precipe de la ujgura nacieco. Ĉiam, kiam oni parolas pri Afanti kaj la rakontoj pri li, ili sentas elkoran ĝojon kaj sin banas en elkora rido. Rakontoj pri Afanti jam vaste cirkuladas kelkajn jarcentojn en Xinjiang. Ili profunde spegulas diligentecon, kuraĝon, saĝon, optimismon, humoron kaj aliajn bonajn kvalitojn de la laboranta popolo kaj akre ironies kontraŭ stulteco kaj krimoj de reakciaj feŭdaj regantoj. Afanti sentime mokis la riĉulojn, superulojn; ministrojn kaj reĝojn siatempajn. Pro tio li estas rigardata kiel saĝa kaj sagaca legenda heroo de diversnaciecaj popoloj. Rakontoj pri Afanti vaste cirkuladas inter diversnaciecaj popoloj kaj farigis trezoro de la popola parola literaturo, post la fondiĝo de la popola respubliko, en Xinjiang kaj aliaj regionoj oni jam redaktis kaj eldonis plurajn kolektojn da rakontoj pri Afanti. Kaj iujn rakontojn oni eĉ surekranigis. En Sanhajo oni jam produktis du filmojn pri Afanti, kiujn laŭdis multaj rigardintoj. Oni tre amas la maldikan, saĝan kaj akrevidan «avĉjon Afanti», kiu ĉiam rajdis sur azeno gaje kantante kaj ludante la tradician kordmuzikilon ĵevapo. Nun Afanti jam fariĝis monda figuro de la popola parola literaturo. La rakontoj pri li jam delonge cirkuladis en Persio kaj arabaj regionoj, poste ankaŭ en regionoj de Mediteraneo, Balkanoj kaj Kaŭkazo. Tra la rakontoj oni povas sekvi batalojn inter saĝo kaj stulto, belo kaj malbelo, bono kaj malbono. La rakontojn oni jam tradukis en multajn lingvojn. Ili estas spritaj kaj signifoplenaj. Kaj la simpla rekta stilo devenanta de la popola buŝa lingvo igas ĉi tiun libron aparte taŭga ankaŭ kiel postkursa legaĵo. Serĉado por Saĝo Foje la reĝo aŭdis, ke iu lia regnano nomata Nasrudin Afanti havas grandan saĝon kaj profundajn sciojn. Jen iun tagon li vizitis Afanti kun sia sekvantaro. «De kie venas la sago en via kapo, Afanti?» demandis la rego. «Ĝin mi trovis post peniga serĉado,» respondis Afanti. «Ĉu tamen saĝon oni povas trovi?» «Jes, via moŝto!» «Diru al mi, de kie vi trovis?» «Ho, tre facile. Prenu hojon kun vi kaj min sekvu, via moŝto.» La reĝo tre ĝojis kaj pensis: «De kiam mi fariĝis reĝo, la popolanoj ĉiuj opinias, ke mi estas sentaŭga kaj malsaĝa. Vere, mia saĝo estas limigita. Ĉifoje, kiam mi trovos ĝin, mi plenŝtopos mian kapon per ĝi kaj krome hejmen portos du kestojn da ĝi por kaŝe konservi en la palaco, por ke mia filo uzu, kiam li plenkreskos.» Li tuj ordonis al lakeo preni hojon kaj foriris kun Afanti serĉi saĝon. Kondukate de Afanti, ili longlonge iris, sed fine alvenis al peco da sovaĝa tero. Demetinte sian jakon, Afanti diris al la reĝo: «Bonvolu demeti vian reĝan robon kaj ekfosi per la hojo.» La reĝo devigite demetis sian robon kaj ekfosis. Post longa fosado li tamen neniom da saĝo trovis, sed ricevis nur sangajn vezikojn sur siaj manoj.Li tiel forte koleris, ke liaj barbharoj stariĝis kiel herbo kaj liaj okuloj rondigis kiel tetasoj: «Kial mi ne trovis saĝon, Afanti?» furiozis la reĝo. «Ne estu malpacienca, mia reĝo. Fosu, fosu daŭre! Ni plugu la terpeco ĉi-aŭtune, semu saĝon en ĝi venontan printempon kaj ni rikoltos somere,» senzorge respondis Afanti kajdenove levis la hojon. «Ĉu ne estas greno la saĝo dirita de vi?» denove demandis la reĝo. «Prave, prave,» respondis Afanti, «se en via palaco ne estus greno akirita per la sango kaj ŝvito de popolanoj,kiel via moŝto povus veni kun mi por serĉi saĝon?» Mono kaj Justeco Foje la reĝo demandis al Afanti: «Afanti, se antaŭ vi estus mono kaj justeco, kiun el ili vi elektus?» «Mi elektus monon,» respondis Afanti. «Kiel, Afanti!» miris la reĝo. «Se estus mi, mi certe volus justecon, absolute ne monon. La mono estas nenio valora, sed justeco estas malfacile trovebla.» «Oni volas tion, kio al li mankas, via moŝto,» klarigis Afanti. Kvarpieda Reĝo Afanti suferis okulinflamon, tiel ke li ne povis klare distingi objektojn. La reĝo intence ordonis lin rigardi tion kaj alion por lin moki, dirante: «Afanti, ĉu estas vere, ke unu objekto rigardata de vi tuj fariĝas du?Pro malriĉeco vi havas nur unu azenon,sed nun ĝi fariĝis du. Do vi riĉiĝis!Ha ha ha!» «Tute prave, via reĝa moŝto!» respondis Afanti. «Nun mi vidas, ke vi estas kvarpieda same kiel mia azeno.» Ŝarĝo por Du Azenoj Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti. Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre. Daŭrigante la iradon, Atanti ŝvitegis sub la ŝarĝo.Tion vidinte, la reĝo ŝercis: «Ho, mia Afanti, vi estas tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por unu azeno.» Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj replikis kun trankvilo: «Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas ŝarĝo por du azenoj!» Li Nesubigebla Iu reĝo ĉiam opiniis sin saĝa kaj ŝatis subigi aliajn per malfacilaj demandoj.Foje li venigis dek du mil instruitojn por demandi ilin, kie estas la centro de la mondo. Neniu el ili povis respondi. La reĝo fariĝis ankoraŭ pli fiera kaj tuj ordonis afiŝe deklari al la publiko, ke tiu, kiu prave respondos, estos premiita kaj tiu, kiu erare respondos, punita. Homoj venis amason post amaso por legi la afiŝon, sed foriris kapneante post la lego. Nur Afanti, leginte la afiŝon, tuj ekrajdis sur sia azeno, al la rega palaco. Li eniris la palacon, kuntirante sian azenon. La reĝo mirigite demandis: «Do, vi scias, kie troviĝas la centro de la mondo?» «Jes, via moŝto,» respondis Afanti, ĝi ĝuste situas tie, kie staras la maldekstra antaŭa piedo de mia azeno. «Sensencaĵo, mi ne kredas!» «Ne kredas?Bonvolu mezuri la tutan mondon. Punu min, se estas malĝuste.» «Tio… tio…, balbutis la reĝo, kiu post longa meditado povis nur demandi, … do, respondu min plue, kiom da steloj estas sur la ĉielo?» «Ĉu steloj sur la ĉielo?» Afanti enpense respondis: «Ili estas samnombraj kiel viaj vangharoj,ne pli kaj ne malpli.» «Kion vi diras?Sensencaĵo!» «Tio estas pura vero. Se vi ne kredas, iru al la ĉielo kaj kalkulu. Vi punu min, se estus pli aŭ malpli.» «Do… do… diru, kiom da haroj estas sur miaj vangoj? Rapide respondu al mi!» Afanti levis la voston de sia azeno per unu mano kaj fingromontris al la mentono de la reĝo per la alia mano, dirante: «Viaj vangharoj estas ĝuste samnombraj kiom tiuj sur la vosto de mia azeno!» «Kia absurdaĵo, sensencaĵo!» kriis la reĝo, frapante la tablon. Afanti trankvile aldonis: «Se via reĝa moŝto opinias min malprava, bonvolu kalkuli unue la harojn sur viaj vangoj kaj poste tiujn sur la vosto de mia azeno. Post via kalkulado vi scios, ke mi pravas.» Aŭdinte tion, la reĝo povis nenion plu eldiri. Sorĉa Povo kontraŭ Pluvo La reĝo iris ĉasi kun Afanti. Li kaj liaj korteganoj rajdis sur kurĉevaloj, sed ordonis al Afanti rajdi sur malrapidema ĉevalo. Rajdante, ili atingis Gobi-dezeton je la tagmezo, kiam subite ventegis, densaj nuboj kovris la ĉielon, fulmis, tondris kaj pluvegis. La reĝo kaj liaj korteganoj galopis al la ĉefurbo kun siaj vestaĵoj jam tramalsekigitaj de la pli kaj pli densiĝant pluvado. Sed la malrapidema ĉevalo, sur kiu rajdis Afanti, haltis pro timo de la fulmotondro. Afanti saltis de ĝi, deprenis sian veston kaj zorge metig ĝin sub la selon. Fine forpasis la fulmotondro kaj pluvego, kaj denove aperies la suno. Trankvile surmetinte sian veston, Afanti malrapide rajdis al la ĉefurbo. Kiam li eniris la palacon, la reĝo tre miris kaj demandis lin: «Afanti, kiamaniere vi povis reveni kun seka vesto eĉ sen unu guto da pluvo? Ĉu vi havas ian sorĉan povon kontraŭ pluvo?» Afanti respondis kun rideto: «Ne, via reĝa moŝto, kiam vi fuĝis de la pluvo, la pluvo ankaŭ postsekvis vin. Mia maldiligenta ĉevalo malrapide kondukis min al granda pitoreska ĝardeno, vere la plej bela en la mondo — forte aroma multkolora florado, ombro de verdaj arboj, fruktoriĉaj arbustoj, sur kies branĉoj kantis najtingaloj, fluis kanaletoj kaj naĝis fiŝidoj en la klaraj ondoj. Mi iom ĝuis tie kaj poste revenis.» Aŭdinte tion, la reĝo gapis, miregis kaj tre deziris viziti la ĝardenon. Ankaŭ la sekvan tagon la reĝo iris ĉasi kun Afanti, sed ĉi-foje li ordonis al Afanti rajdi sur la reĝa kurĉevalo, dum li mem rajdis sur la malrapidema ĉevalo. Ili rajdis kaj rajdis kaj fine atingis Gobion, sed, kiam ili apenaŭ ekĉasis, subite ekventegis, ruliĝis nigraj nuboj kaj baldaŭ pluvegis. Afanti batetis la kokson de la kurĉevalo per sia vipo, post kio ĝi tuj ekgalopis kaj atingis la ĉefurbon en nura momento apenaŭ kun pluva guto sur si. Sed la malrapidema ĉevalo ree haltis pro timo de la fulmotondro. La reĝo batadis ĝin per piedo kaj vipo, sed ĝi staradis obstine sen movo. Senĉese verŝiĝis la pluvego, sed la reĝo povis nenion fari krom stari sub la pluvo. Post kiam la pluvo ĉesis, la ĉevalaĉo malrapide revenis al la ĉefurbo kun la reĝo sur sia dorso. Vidinte Afanti, la reĝo eksplodis pro kolerogo: «He vi! Afanti! Kio vi estas ke vi aŭdacis trompi eĉ min, vian reĝon?» «Ne, via reĝa moŝto,» respondis Afanti kun rideto, «se vi metus viajn vestaĵojn sub la selon kiel mi, ankaŭ vi povus reveni seka sen eĉ unu pluvoguto sur la vestoj.» Plantado de Oro Pruntepreninte kelkajn uncojn da oro, Afanti rajdis al la kamparo sur sia azeno. Poste, sidante sur apudrivera sablejo, li atenteme kribradis la oron, ĝuste kiam la reĝo preterpasis pro ĉasado. La reĝo trovis lian agon iom stranga kaj demandis: «He, Afanti, kion vi faras?» «Ha, estas vi, via rega moŝto, mi plantas oron.» Aŭdinte tion, la reĝo ankoraŭ pli miris kaj plu demandis: «Rapide diru al mi, saĝa Afanti, kial vi plantas oron?» «Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, via moŝto?» respondis Afanti. «Nun ni semas ĝin, post certa periodo ni rikoltos kaj tiam portos la unuajn dek uncoin da oro al la heimo.» La okuloj de la reĝo ekbrills. «Kial ne manĝi tiel malmultekostan ŝafvoston?» li pensis.Tuj li ridetante konsilis al Afanti: «Mia bona Afanti!Vi ne havos grandan riĉiĝon, se vi semos nur tiel malmulte da oro. Vi devus semi pli multe. Se semo mankas, iru al mia palaco preni!Vi rajtas preni, kiom vi volas. Alkalkulu ĝin al ni ambaŭ. Donu al mi okdek procentojn, kiam la oro estos rikoltita.» «Bonege, via reĝa moŝto!» La postan tagon Atanti prenis du ĝinojn[1 - ĝino = 1/2 kilogramo, ĉina mezurunuo] da oro el la palaca trezorejo kaj redonis la prun-titan. Post semajno li denove pruntis ĉirkaŭ dek ĝinojn da oro kaj ĝin donis al la reĝo. Vidinte la brilan oron, la reĝo ekridis, ne povante fermi sian buŝon. Li tuj ordonis iujn subulojn doni al Afanti kelkajn kestojn da oro konservitajn en la trezorejo. Reveninte hejmen kaj redoninte la pruntitan oron, Afanti disportis la oron al la malriĉuloj. Pasis jam unu semajno, antaŭ ol Afanti denove iris viziti la reĝon, kvankam ĉi-foje kun malplenaj manoj kaj malĝoja mieno. Vidinte, ke Afanti alvenis, la reĝo ridis kun duonfermitaj okuloj kaj malpacience demandis: «Vi venis! Ĉu ankaŭ ŝargbestoj kaj ĉaroj kun oro venis?» «Ve al mi!» subite ekploris Afanti. «Ĉu vi ne rimarkis, ke tute ne pluvis lastatempe. Nia oro tute mortis pro la sekeco! Ni perdis eĉ la semon, se ne paroli pri la rikolto.» La reĝo tuj eksplodis pro kolero kaj depaŝis de la trono, laŭte kriaĉante: «Sensencaĵo!Mi ne kredas vian 17 babilaĉon!Kiun vi intencas trompi! Kiel oro povas morti pro sekeco?» «Ho, strange!» miris Afanti. «Se vi ne kredas, ke oro povas morti pro sekeco, kial vi kredas,ke ĝi povas kreski post semado?» Aŭdinte tion, la reĝo nenion povis plu eldiri, kvazaŭ io ŝtopus lian buŝon. Afanti kaj la Reĝo Iun frostan vintran tagon anoncisto el la reĝa palaco kriaĉis inter gongado kaj tamburado en la ĉefurbo: «Aŭskultu vi ĉiuj! Jen la edikto de lai reĝa moŝto: Al tiu, kiu povos nude tranokti sidante sur la urbmuro, la reĝo donos sian filinon kaj duonon de sia lando…» Aŭdinte tion, Afanti pensis, ke ne estus senutile provi mistifiki tiun reĝon, kiu provas mistifiki la popolon. Sekve Afanti eniris la palacon kaj sciigis la reĝon: «Plej estimata, mi volonte tranoktos sur la urbomuro.» Aŭdinte la vortojn de Afanti, la reĝo tre surpriziĝis kaj ordonis iujn lakeojn depreni lian veston kaj lasi lin tranokti en la difinita loko sur la urbomuro, aldonante: «Li tutcerte mortos pro la frosto. Hm, kreteno!» «Via reĝa moŝto, bonvolu ordoni viajn subulojn meti grandan ŝtonon sur la muron,» petis Afanti. «Kreteno, kion fari per ŝtonego?» demandis la reĝo. «Tio estas mia sekreto. Mi ne suriros, se ne estos ŝtono,» persistis Afanti. Laŭ ordono de la reĝo la servistoj deprenis la veston de Afanti, lasis lin suriri la urbomuron kaj plie portis tien ŝtonegon. Farinte ĉion ordonitan, ili forprenis la ŝtupetaron, pensante, ke li certe mortos pro la forta frosto. Tiun nokton estis terure malvarrne, sed Afanti havis rimedon kontraŭ la frosto. Li ne kaŭri sen unu loko, sed rulis la ŝtonegon tien kaj reen.Tiamaniere li trapasis la tutan frostan nokton. La postan matenon la reĝo kaj liaj subuloj,veninte al la piedo de la urbomuro, aŭdis senĉesan murmuradon de Afanti: «Fu, varmege, vere varmege!» Je la sunleviĝo Afanti surmetis sian veston donitan de la palacaj servistoj kaj, malsuprengrimpinte la ŝtuparon, diris al la reĝo: «Via estimata reĝa moŝto, mi tranoktis senveste sur la urbomuro, vi devas nun doni al mi vian filinon kaj duonon de via lando laŭ via promeso.» La reĝo mutiĝis pro la neatendita postulo kaj ekcerbumis por ruze elturniĝi. Fakte li tute ne estis sincera, ĉar li nur deziris distriĝi per la artifiko, ne kredante, ke iu travivus la provon. «Diablo scias, kial Afanti ne mortis pro la frosto,» li ripete pensis en si. Post iom da tempo li demandis: «He!Afanti, ĉu vi vidis la lunon en la nokto?» «Jes, mi vidis ĝin,» respondis Afanti. La malgaja mieno de la reĝo tuj ŝanĝiĝis, kaj li laŭte kriis: «Ho, vi varmigis vin per la lunbrilo, agante kontraŭ miaj kondiĉoj.Elpelu ĉi tiun trompulon!» Tiel Afanti estis elpelita. Afanti, plena de kolero, ne volis plu vivi en la urbo, sed transloĝiĝis al la kamparo, kie li loĝis apud iu puto. Iun varman someran tagon la reĝo kaj lia sekvantaro ĉasis tutan tagon en la kamparo. Ili eksuferis pro soifo kaj serĉadis akvon. Subite la reĝo trovis kabanon kaj alrajdis, kriaĉante: «He, kie estas la mastro? Rapide akceptu gastojn!» Elirinte, Afanti diris: «Via justa reĝa moŝto, ne ĝeniĝu en mia hejmo, diru kion vi volas?» «Akvon!Mi baldaŭ mortos pro soifo,» kolere kriaĉis la reĝo. «Ho, akvon, mi tuj iru alporti,» obeis Afanti. Afanti ne ĉerpis akvon, sed malligis la ŝnuron de la sitelo, ĝin kaŝis sub sablon kaj sidiĝis ĉe la puto. Post ioma atendo la reĝo malpacienciĝis kaj ordonis lakeon serĉi Afanti. La lakeo baldaŭ revenis kaj raportis: «Via reĝa moŝto, Afanti diris: ‘Vi, aro da stultuloj, mem venu al la puto!’ Kian absurdaĵon li diris!» «For!» kolere riproĉis la reĝo, kiu tamen estis devigita mem veni al la puto same kiel lia sekvantaro. Vidinte Afanti, li kolere demandis lin: «Kreteno, kie estas la akvo?» «Via saĝa moŝto, rigardu en la puton,» respondis Afanti en kvieta tono. «Kreteno, kiel mi povas trinki, se mankas siteloŝnuro?» «Sed estas akvobrilo, via moŝto.» 21 «Kreteno, kiel akvobrilo povas sensoifigi min?» kriacis la rego konfuzite. Rigardante lian tiranan, stultan mienon, Afanti ekridis: «Ha, via reĝa moŝto, kiel akvobrilo ne povas vin sensoifigi, se lumbrilo povis min varmigi dum frosta nokto?» La reĝo povis nenion respondi. Forto de Kamparanoj La reĝo volis scii, ĉu trovigas iu pli forta ol li mem inter liaj popolanoj,kaj venigis Afanti por pridemandado: «Nasrudin, vi migris ĉien tra la urboj kaj kamparoj.Ĉu ie vi trovis iun pli fortan ol mi inter la popolanoj?» «Kompreneble, via reĝa moŝto, tre multajn!» respondis Afanti. «Kiuj ili estas?» surpriziĝis la reĝo. «Ja la kamparanoj!» respondis Afanti. «Sensencaĵo! Nenian fortecon havas la kamparanoj,kiuj scias nur plugi!Kiel ili povas esti pli fortaj of mi?» «Ja pli fortaj ol vi!» insistis Afanti. «Kian forton vi havus, se ili ne nutrus vin?» Bonege! Iun vintron Afanti konstruis varmejon por kulturi dolĉajn melonojn. Rikoltinte, li elektis kelke da freŝaj por la reĝo kun la celo akiri iom da mono. Neatendite por Afanti, la reĝo, akceptinte la melonojn, pagis neniom da mono, sed nur laŭdis lin, trifoje dirante al li: «Bonege!» Afanti eliris el la palaco kun la stomako murmuranta pro malsato kaj krome havis neniom da mono kun si. Iom pensinte, li eniris restoracion, kie li manĝis dudek farĉitajn bulkojn. «Bonege, bonege, bonege!» laŭte kriis tri-foje Afanti preta foriri, satmanĝinte. «Kie la pago?» kriis la mastro. «Vi ankoraŭ ne pages!» «Kiel? Ĉu ĵus mi ne donis al vi?» protestis Afanti kun ŝajnigita mirego. Nenion plu dirinte, la mastro tiris lin la reĝo por ricevi juĝon. Aŭdinte, ke Afanti ne pagis pro la manĝaĵo, la reĝo eksplodis pro kolero: «Kial vi opinias, ke vi rajtas manĝe la bulkojn de aliulo senpage?» «Via reĝa moŝto, mi ne eraras,» respondis Afanti. «Ĉi tiu mastro estas tro avara. Mi manĝis nur dudek bulkojn kaj pagis lin pro ĉiuj per eĉ trifoja ‘Bonege’, same kiel vi ĵus pages min pro la melonoj. Kial li ankoraŭ postulas de mi monon?» Aŭdinte la pledon de Afanti, la reĝo nenion povis eldiri. Sindefendo kontraŭ Ŝtelistoj Preteririnte la reĝan palacon, Afanti vidis amason da dungitoj kiuj konstruis ĝian muron pli alten sub direkto de kelkaj korteganoj. Surprizite, li demandis la korteganojn: «Kial ĝin ankoraŭ pli altigi?» «Mia Afanti, vi tiel saĝa viro diras tian stultaĵon!» moke respondis unu el ill. «Ni tion faras por sekurigi la palacon kontraŭ ŝtelistoj,kiuj volus enŝovigi por rabi valoraĵojn.» «Jes, tiamaniere ŝtelistoj eksteraj ne havos eblon enveni,» konsentis Afanti, «sed, kion vi faros kontraŭ la ŝtelistoj en palacaj?» Admono de Alaho Afanti estis malriĉa kaj ofte suferis pro malsato. Iufoje, irante en la bazaro, li kriadis: «Mi estas sendito de Alaho, mi estas sendito deAlaho!» Aŭdinte la krion, kontrolistoj de la bazaro tuj raportis la aferon al la guberniestro, kiu sendis venigi Afanti al sia oficejo. «Vi diras, ke vi estas sendito de Alaho, do diru al mi, kion admonis Alaho?» demandis la guberniestro. «Per la Alaha admono alfluos la bono!» respondis Afanti. «Mi rakontos al vi, kiam mi satiĝis. Unue portu al mi manĝajoĵn.» Pensante, ke venos multe da bonaĵo, la guberniestro tuj ordonis alporti abundan manĝon. Satiĝinte post longa manĝado, Afanti diris: «Alaho admonis min jene: ‘Afanti,’ li diris, ‘la guberniestro forrabis multajn objektojn de la popolanoj kaj tiel senhavigis vin. Do vi manĝu ĉe li.» Stranga Karavano Iun tagon Afanti iris al la urbo pro afero. Ĉe la urbopordo li vidis la guberniestron, juĝiston, bienulon kaj distriktestron babili sidante antaŭ la pregejo. «Ĉu vi venis viziti la urbon, Afanti?» demandis unu el la kvar, kiu konis Afanti. «Jes,» respondis Afanti. «Venu, venu, Afanti!» denove diris tiu. «Rakontu al ni ion interesan, ĉu bone?» «Pardonon, mi ne havas tempon,» diris Afanti, ŝajnigante sin ne konanta ilin. «Mi ĵus renkontis iun karavanon ekster la urbo kun kvar kameloj,kiuj estas plenŝargitaj per varoj. Oni diris al mi, ke la varojn oni portas al la guberniestro, juĝisto, bienulo kaj distriktestro. Ĝuste nun mi serĉas ilin.» Aŭdinte tion, la kvar altranguloi urĝe plu demandis: «Ĉu vi sclas, kion ili portas, Afanti?» «Jes,» respondis Afanti, «oni klarigis al mi, ke la unua kamelo portas ĉantaĝon sendatan al la distriktestro, la dua avarecon al la bienulo, la tria korupton al la juĝisto kaj la kvara barbarecon al la guberniestro.» Mandareno en Boato Iu mandareno neniam antaŭe veturis per boato. Foje li kune kun Afanti transiris riveron per boato, kio estis la unua fojo en lia vivo. Kiam la boato atingis la mezon de la rivero, ekondetis, kio ege timigis lin. Li, tremante pro timo, forte tiris la baskon de Afanti kaj senĉese petadis: «Bona Afanti, bona Afand!Mia koro elsaltos pro timo, elpensu rimedon por mi!» «Unu rimedo ja ekzistas, via moŝto, sed mi ne scias, ĉu vi volas akcepti gin aŭ ne?» «Kial ne, Afanti?Mi volonte konsentas ion ajn. Rapidu, mi petas,» insistis la mandareno. «Bone,» diris Afanti, do vi spertu unue en la akvo, kaj puŝis lin en la akvon. Post kiam la mandareno jam kelkfoje subakviĝis, Afanti kaptis lian hararon kaj tiris lin en la boaton. Tiam la mandareno ne plu timis esti en la boato. Afanti afable demandis lin: «Kiel vi nun sentas vin?Ĉu vi ankoraŭ timas?» «Ne, ne, nun mi sentas min tre komforta,» rapidege respondis la mandareno, tremante pro malvarmo. «Jes!» meditis Afanti. «Tiu, kiu neniam vojaĝis per la piedoj, ne scias kiel bone estas rajdi sur ĉevalo; tiu, kiu neniam subakviĝis, ne sentas la sekurecon de boato. Kiel vi povas kompreni malsaton de la malriĉuloj,se vi ĉiiam manĝas bongustan kuskuson?» Ankaŭ Vi Estas Lupo Iu nobelo savis ŝafon el la buŝo de lupo. La ŝafo sekvis lin obeeme al lia hejmo. Tuj post kiam li revenis hejmen, li preparis buĉi ĝin. La ŝafo blekadis pro la perforto, kio surprizis Afanti, kiu estis najbaro. Afanti iris rigardi, je kio la nobelo klarigis: «Tiun ĉi ŝafon mi savis de lupo.» «Kial ĝi do anstataŭ danki riproĉas vin?» demandis Afanti. «Kion signifas ĝia blekado?» «Ĉi riproĉas, ke ankaŭ vi estas lupo.» Frenezulo Afanti venis al iu urbo kaj longe restis tie. Post kiam li finaranĝis sian aferon, li ekreiris al sia hejmloko. Survoje li misiris en arbaron kaj renkontis ĉasantan nobelon. Tiu retenis lin per krio kaj demandis: «De kie vi venas?» «De tiu urbo,» respondis Afanti, fingromontrante al la urbo de la nobelo. «Kia ĝi estas?» plu demandis la altrangulo. «Bona.» «Kiel kondutas la riĉuloj tie?» «Ĉiuj estas avaraj kaj kruelaj.» «Kaj la mandareno?» «Li estas eĉ pli tirana ol la riĉuloj.» «Ĉu vi konas min?» «Ne.» «Mi ja estas tiea mandareno.» Aŭdinte tion, Afanti demandis: «Via mandarena moŝto, ĉu vi konas min?» «Ne,» respondis tiu. «Mi ja estas tiea frenezulo, sed mia frenezo ne ĉiam atakas min. Mi benas vin nobelojn en miaj sanaj tagoj kaj babilaĉas dum la malsano regas min. Hodiaŭ mi estas ĝuste en malsana stato, tamen al vi mi diris la veron, kio mirigis eĉ min mem,» klarigis Afanti. Kial Vi Ankorau Bezonas Surtutojn? Kelkaj bienuloj interkonsiliĝis por trompe mangi la ŝafon de Afanti. Ili venis al li kaj ĥore kriis: «Ho, ve! Morgaŭ venos la fino de la mondo. Estus domaĝe, se vane perdiĝus la ŝafo, por kies nutrado vi oferis multan laboron. Hodiaŭ ni venis helpi al vi ĝin formanĝi!» Dirinte tiujn vortojn, ili kune sin ĵetis sur la ŝafon kaj tuj ĝin buĉis. «Bone!» diris Afanti. «Pro kio mi plu nutru la ŝafon, se venos la fino de la mondo?Bonvolu antaŭ ĉio demeti viajn surtutojn kaj vin malvarmetigi en la postkorto. Kaj lasu min kuiri la ŝafajon.» Afanti ekbruligis brullignon, pendigis kaldronon kaj komencis fari preparojn por la kuirado. La neinvititaj gastoj demetis slain surtutojn kaj kun ĝojbruo sin direktis al la postkorto. Post la foriro de la bienuloj,Afanti tuj kaŝis la ŝafajon kaj metis ĉiujn iliajn surtutojn sur la flamantan brullignon. Kiam la bienuloj revenis por manĝi la ŝafajon, ili trovis, ke iliaj surtutoj jam fariĝis cindro. Ili refoje ĥore kriis: «Afanti, kion vi faris per niaj surtutoj?» «Miaj karaj,» kviete diris Afanti, «ĉu morgaŭ ne venos la fino de la mondo?Kial do vi ankoraŭ bezonas surtutojn?» Saĝo Oni fanfaronis al Afanti, dirante, ke iu juĝisto, kiu antaŭ nelonge venis en la loĝkvartalon,vvestas tre saĝa kaj inteligenta. «Tio eblas,» ridetis Afanti, «ĉar lia kapo estas plena de saĝo pro ĝia malofta uzo.» Ne Serĉu per Via Propra Vivo! Iu juĝisto rajdante sur ĉevalo, renkontis survoje Afanti revenantan de bazaro. Afanti riverencis al li kaj diris: «Bonan vojaĝon!Kien iras via Moŝto?» «Mi vizitos la ĉielan paradizon,» fanfaronis la juĝisto. «Ĉu vi volas iri tien, por ke ni kune ĝuu?» «Ho, ne!Mi ne irus kune kun vi, eĉ se mi dezirus,» respondis Afanti. «Pli bone ankaŭ vi ne iru, mi admonas.» «Kial?Pro kio?» «Ĉu via Moŝto jam forgesis, ke vi iam diris al mi: „La homon, kiu ĉiam faras malbonaĵojn, Alaho ne povos indulgi? Kion vi faros, se vi renkontos Alahon?Ja pri vi mi maltrankviliĝas. Ne ŝercu per via propra vivo!“» Balai la Korton Kiam Afanti estis infano, li devis ĉiutage balai la korton por bienulo en la vilaĝo. Laŭ la regulo, la mastro devis pagi lian salajron ĉe la jarfino, sed li ruze intencis nuligi la pagon al Afanti. Nun jam venis la lasta tago de la jaro. La bienulo frumatene alvokis Afanti kaj ordonis: «Afanti, hodiaŭ balau la korton, tiamaniere ke post la balao, sen surverŝo de akvo, la korto estos malseka. Se vi ne povos tion fari, vi ne ricevos vian salajron ĉijaran, kaj mi ne dungos vin por la venonta jaro.» Tion dirinte kun rideto, la bienulo tuj foriris al bazaro aĉeti objektojn kaj manĝaĵojn por la Novjara Festo. Afanti silente balais la korton. Poste li elprenis ĉiujn olekalabasojn el la konservejo de la bienulo, priverŝis la tutan korton per oleo kaj tiel foruzis la tutan stokon. Tion farinte, Afanti sidis ĉe la koridoro por atendi la revenon de la mastro kaj la ricevon de sia salajro. Posttagmeze la bienulo balanciĝante revenis kaj rimarkis, ke la tuta korto estas priverŝita per oleo. Lia vizaĝo tuj misformiĝis pro kolero. Li streĉis sian kolon kaj kriaĉis: «Redonu mian oleon… mian oleon!» «Estu trankvila, via Moŝto!» diris Afanti sin levante. «Mi ne priverŝis la korton per akvo, sed la korto tamen estas malseka. Ĉion mi faris laŭ via ordono. Bonvolu pagi al mi la salajron. Venontan jaron mi tamen 36 ne venos, eĉ se vi volos min dungi.» La bienulo povis fari nenion alian ol pagi la salajron al Afanti. Kiu Estas Pli Frandema? Iu bienulo intencis moki Afanti. Li do aĉetis multe da akvomelonoj pot regali Afanti kaj aliajn. La bienulo senĉese invitis ĉiujn al manĝado kaj samtempe ŝtele ŝovis antaŭ Afanti siajn postmanĝajn selojn. Post la manĝo la bienulo ŝajnigis sin surprizita kaj kriis: «Amikoj,rigardu, kiel multe da melonaj ŝeloj kuŝas antaŭ Afanti! Li manĝis pli multe ol ni ĉiuj.Kia frandemulo li estas!» Ĉiuj ridis. «Ha ha, ni rigardu, kiu fakte estas pli frandema!» diris Afanti kun rido. «Kiam mi manĝis melonon, mi ne manĝis la ŝelon, dum sinjoro bienulo eĉ la ŝelojn formanĝis. Rigardu, antaŭ li restas neniu ŝelo!» La Plej Altaj Maksimoj Pot vivteni sian familion, Afanti kunportis ŝnuron kaj iris al la bazaro por trovi dunganton. Li staris inter la serĉantoj de taglaboro kaj rigardadis tien kaj reen. Fine iu dikventra riĉulo venis kaj kriis: «Mi aĉetis keston da delikataj porcelanaĵoj. Tiu, kiu volas dorsporti ĝin al mia hejmo, sciiĝos rekompence pri la tri plej altaj maksimoj.Kiu volas?» Neniu el la laborserĉantoj reagis. Sed Afanti pensis, ke monon oni ĉie ajn povas perlabori, sed la plej altaj maksimoj estas malfacile akireblaj. Li do decidis porti la keston por la riĉulo, por ke tiu diru al li la tri sentencojn kaj tiel li povos plivastigi sian horizonton. Tial Afand elpasis, metis la keston sur sian dorson kaj sekvis la riĉulon. Survoje, Afanti pensis, ke la riĉulo diru al li siajn plej altajn maksimojn. Responde la riĉulo diris: «Bone, aŭskultu! Se iu diros al vi, ke la malsato estas pli bona ol la sato, tion ne kredu!» «Bone, bonege!» diris Afanti, «Do, kio estas la dua?» «Se iu diros al vi, ke piediri estas pli bone ol rajdi, tion absolute ne kredu!» «Prave, pravege!» reagis Afanti, «Kiaj maksimoj! … vere malofte aŭdeblaj!.. kaj la tria?» «Aŭskultu!» daŭrigis la riĉulo, «Se iu diros al vi, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ iu pli malsaĝa ol vi, tion neniel kredu!» Tion aŭdinte, Afanti subite liberigis la ŝnuron. «Krak…tin… tan,» la kesto kun krakbruo falis sur la teron. Fingromontrante al la kesto, Afanti maksimis al la riĉulo: «Se iu diros al vi, ke la porcelanaĵoj en la kesto ne estas disrompitaj,tion neniam kredu!» Kaldrono Naskis Idon Afanti pruntis kaldronon de iu tre avara riĉulo. Oni forte miris, ke la riĉulo estis tiel malavara al Afanti, sed fakte la riĉulo traktis Afanti per sia kutima avareco. Afanti ĝin prunteprenis lue. Pasis iom da tempo, kiam Afanti revenis kaj ĝoje diris al la riculo: «Mi havas ion bonan por informi al vi!» «Ion bonan?» demandis la riĉulo mire. «Via kaldrono naskis idon, ĉu tio ne estas io ĝojinda?» respondis Afanti. «Sensencaĵo! Ĉu kaldrono povas naski idon?» «Se vi ne kredas, rigardu. Kio estas tio?» Dirante, Afanti malfermis sakon kaj elprenis el ĝi kaldroneton. Malgraŭ ke Afanti aspektis seriozmiene, la riĉulo ankoraŭ ne kredis. «Sed,» pensis la riĉulo, «ĉu mi mem ne estus stultulo, se mi ne profitus el tio, ke la stultulo faras malsaĝaĵon?» Tiel pensante, la avarulo afektis ĝojan mienon kaj diris: «Oho mia kaldrono vere naskis idon!» «Ĉu vi ne opinias, ke tio estas bona informo?» demandis Afanti. «Kompreneble tio estas!Kompreneble!» konsentis la riĉulo. Afanti atenteme transdonis la kaldroneton al la riĉulo kaj admires: «Kiel bela ĝi estas!» «Jes, jes!La ido tre similas al sia patrino,» akordis la avarulo, sin amuzante per la kaldroneto. Afanti adiaŭis la riĉulon, post kiam ĉi tiu akceptis 41 la kaldroneton, sed la avarulo aldone avertis Afanti: «De nun bone prizorgu mian kaldronon, por ke ĝi nasku multajn tiajn idojn.» Respondinte «Bone!» Afanti hejmeniris. Post nelonge Afanti refoje vizitis la avarulon kaj malĝoje diris: «Mi devas sciigi al vi malagrablaĵon!» «Kian malagrablaĵon?» scivolis la avarulo. «Via kaldrono mortis!» respondis Afanti. «Sensencaĵo!Kiel povas morti kaldrono?» kriis la avarulo. «Kial la kaldrono ne povas morti, se ĝi povas naski?» respondis Afanti. Tion aŭdinte, la avarulo subite ekkomprenis, kial Afanti donacis al li la kaldroneton. Fakte, ne Afanti, sed li mem estis malsaĝulo. La riĉulo ne volis, ke Afanti tiamaniere deprenu la kaldronon de li; kaj postulis: «Nu, mia kaldrono jam mortis, do bonvolu redoni al mi la kadavron!» «Mi jam ĝin entombigis,» respondis Afanti. «Kie?» «En la forno de forgisto.» Tion aŭdinte, la riĉulo ne povis afekti plu kaj rekte diris: «Ĉesigu vian trompadon! Ĉu vi intencas trompe rabi mian kaldronon?» «Estas vi, kiu trompe rabis mian kaldroneton antaŭe!..» refutis Afanti. Ili ekkverelis. La avarulo timis, ke najbaroj ekscios kaj la afero eble malhonoros lin, tial li cedis al Afanti kaj petis, ke se Afanti ne mencios la kaldroneton, li volonte 42 donacos al li la kaldronon. La avarulo pensis, ke li certe konsentos. Sed Afanti tute rifuzis. La disputado daŭris ĝis multaj homoj alvenis, kaj tiam li foriris digne, ĉar Afanti fakte faris tion ne por la kaldrono, sed por moki la avaran riĉulon. Mi Malkonstruas Nur Mian Etaĝon Afanti prunteprenis cent arĝentajn monerojn de iu riĉulo por konstrui al si domon kun du etaĝoj. La tuta familio partoprenis en la konstruado. La domo fine estis konstruita, sed Afanti kaj liaj familianoj ankoraŭ ne enloĝiĝis. La riĉulo vidis, ke la nova domo estas tre bela, kaj planis preni la supran etaĝon kiel repagon de Afanti. Se ĉi tiu ne konsentos, li devigos lin tuj redoni la monsumon. «Bonege, bonege!» Aŭdinte la vortojn de la riĉulo, Afanti montris neniom da malkonsento kaj daŭrigis: «Mi ĝuste estas ĉagrenita de la ŝuldo. Jen estas bona rimedo repagi. Ni do agu laŭ via opinion!» La tuta familio de la riĉulo fieraĉe transloĝiĝis en la supran etaĝon de la nova domo. Post kelkaj tagoj Afanti invitis dekon da najbaroj, kiuj komencis detrui muron de la domo per hojoj. Aŭdinte la bruegon, la riĉulo tuj elŝovis sian kapon el la fenestro por esplori kaj surpriziĝis: «Ĉu vi freneziĝis, Afanti? Pro kio vi malkonstruas la novan domon?» «Restu trankvile en via hejmo! Tio vin ne koncernas,» respondis Afanti kaj daŭrigis detrui la muron. «Kio? Tio centprocente koncernas min!» La riĉulo tiel maltrankviliĝis, ke li malpacience piedfrapadis la plankon kaj kriegis: «Mi ja loĝas en la supra etaĝo. Kion 44 fari, se la domo falos?» «Ĉu gravas?» demandis Afanti. «Mi malkonstruas nur mian etaĝon, ne la vian. Vi bone zorgu vian etaĝon, por ke ĝi ne falu kaj premvundu nin!» Post tiuj vortoj Afanti kaj la najbaroj daŭrigis sian malkonstruadon. La riĉulo povis fari nenion alian ol sin fleksi antaŭ Afanti: «Mia bona Afanti, mi petas, ke vi vendu al mi vian etaĝon pro nia amikeco, ĉu bone?» «Ĉu vi volas aĉeti?Do konsentite, vi pagu al mi ducent arĝentajn monerojn,» respondis Afanti. Kaj tiel la riĉulo devigite konsentis aĉeti la domon. Kalkulado de la Konto de Kokino Iam estis portisto, kiu en gastejo manĝis unu kokinon. Manĝinte, li demandis la mastron, kiom li devas pagi. La mastro respondis: «Se hazarde vi ne havas sufiĉan monon, mi povas enskribi la sumon je via kredito. Vi povus pagi iam ajn, kiam vi havos monon.» Tiu diro tre ĝojigis la portiston. Estis la unua fojo, ke li renkontis tiel bonkoran mastron. Li adiaŭis lin kaj daŭrigis sian vojaĝon. Post kelka tempo la portisto venis por kvitigi kun la mastro. La mastro ŝovis kuprajn monerojn tien kaj reen sur la tablo, kvazaŭ estus tro malfacila kalkulado. La portisto malpacience demandis: «Kiom kostas via kokino?Ĉu tio indas vian ripetan kalkuladon?» La mastro ne respondis, sed nur mansignis al la portisto, ke li lin ne ĝenu. La portisto povis fari nenion krom atendi. Finfine la mastro elkalkulis la sumon kaj la portisto konsterniĝis pro la tro alta prezo de la kokino, kiu estis kelkcentoble pli alta ol ĝenerale. Li demandis: «Ĉu via kokino valoras tiom da mono?» «Pro kio ne?Mem kalkulu kiom da ovoj demetus la kokino, se ĝi ne estus manĝita de vi!.. kaj kiom da kokidoj ili povus fariĝi!.. kaj kiam ili maturiĝus, kiom da ovoj ankaŭ ili demetus!» diris la mastro per unu spiro. Rekalkulante per la kupraj moneroj, la mastro daŭrigis: «Rigardu, mi ne miskalkulis eĉ moneron.» La portisto ne povis plu sin deteni kaj indigne diris: «Tio 46 ne estas negoco sed simpla trompo!Mi ne pagos!» Vidinte, ke la portisto ne volas pagi al li la ŝuldon, la mastro vole-nevole diris: «Bone, ni iru al la moskeo, por ke oni jugu.» La portisto kun granda aplombo respondis: «Kun justeco oni povas iri ĉien, sed kun maljusteco nenien. Se ne paroli pri la moskeo, almenaŭ Alaho devas respekti la justecon.» Disputante inter si, ili venis al la moskeo. La imamo estis ne nur prizorganto de la religiaj aferoj, sed ankaŭ la plej aŭtoritata juĝisto. Por la religiuloj ĉiu vorto lia estis leĝo observenda. Kiam la mastro kaj portisto eniris, li manĝis hasiŝon sidante sur tapiŝo. Li ĵetis straban rigardon al la enirantoj kaj malrapide demandis kun basa kaj raŭka voĉo: «Ĉu vi havas aferon?» La mastro la unua rakontis detale la okazaĵon. Tion aŭdinte, la imamo opiniis, ke li pravas. Tial, antaŭ ol aŭskulti la pledon de la portisto, li jam jugis, ke la portisto pagu la ŝuldon laŭ la postulo de la mastro. La portisto sciis, ke nenio al li helpos plu. Li povis nur petegi, ke la imamo permesu al li pagi la ŝuldon post kelkaj tagoj.Tion konsentis la imamo. La portisto sentis, ke li estas maljuste traktita, kaj malvigle reiris hejmen. De malproksime aŭdiĝis kanto. Iu rajdanto sur azeno renkonte iris al li kantante. La rajdanto respekte salutis lin kun la dekstra mano ĉe la brusto: «Saluton, frato!» Pro la malbona humoro la portisto ne volis saluti la senĝenan rajdanton, sed nur respondinte tra la nazo, rapide preterpaŝis. Tio mirigis la 47 rajdanton, kiu tuj sin turnis kaj postkuris lin. «Pro kio vi tiel ĉagreniĝas? Ĉu mi povus helpi vin?» La portisto haltis, kun miro rigardis la rajdanton kaj demandis: «Kiu vi estas?» «Mi nomiĝas Nasrudin Afanti,» respondis la rajdanto. «Ho!Vi estas sinjoro Nasrudin!» kriis la portisto surprizite kaj ĝoje. Fakte delonge la nomo de Afanti estis konata por li, kaj li sciis, ke Afanti ĉiam helpas la maljuste traktitajn malriĉulojn. Nun li propraokule vidis, ke li efektive estas tiel sincera kaj helpema. La portisto detale rakontis sian travivaĵon al li. Pripensinte momenton, Afanti propones: «Tuj reiru al la moskeo kaj plendu, ke la afero ne estis juste jugita, kaj petu rejuĝon antaŭ la publiko. Mi vin helpos por gajni la proceson.» La portisto agis laŭ lia propono. La imamo 48 vole-nevole konsentis, ĉar tie estis tradicia regulo, ke peto de publika juĝo estas permesata, sed la petinto ricevas punon pli severan, se li perdas la proceson refoje. Venis la tago por la publika juĝo. Asesoroj kaj popolanoj alvenis al la moskeo unuj post aliaj.La imamo deklaris la komencon de la proceso. La mastro refoje klarigis sian motivon. Venis la vico de la portisto, sed li silentis. «Kial vi ne pledas?» demandis la imamo. «Mia advokato ankoraŭ ne venis,» respondis la portisto. «Kiu estas via advokato?» «Sinjoro Nasrudin Afanti.» Tion aŭdinte, la imamo kaj asesoroj sulkigis la brovojn, dum la popolamaso subĝojis kaj murmuris: «Ni vidu, tuj estos interesa spektaklo…» Pasis longa tempo, antaŭ ol Afanti fine alvenis. Salutinte la popolamason, li diris al la imamo kaj asesoroj: «Pardonon, ke mi malfruas pro grava afero.» «Ĉu troviĝas afero ankoraŭ pli grava ol nia hodiaŭa proceso?» ironiis unu el la asesoroj. «Kompreneble troviĝas!Pensu, morgaŭ mi semos tritikon, sed miaj semoj ankoraŭ ne estis rostitaj.Ĉu troviĝas afero ankoraŭ pli grava ol tio? Mi rostis tri mezurujojn da semoj kaj pro tio malfruis.» Aŭdinte liajn senraciajn vortojn, la imamo kaj asesoroj tre amuziĝis kaj preskaŭ unuvoĉe kriis: «Frenezaĵo!Ĉu oni povas semi rostitan tritikon?» Ili laŭte kriadis, celante nuligi la advokatecon de Afanti, 49 tiel ke ili povu fari verdikton lawvole. Tion vidinte, la publiko maltrankviligis por Afanti, ĉar se li ne povos respondi la demandon de la imamo kaj asesoroj,lia advokateco certe estos nuligita. Afanti tamen restis aplomba. Kiam kvietiĝis la bruo, li diris: «Vi pravas! Se oni devas ne semi rostitan tritikon, kiel do la kokino manĝita de la portisto povus demeti ovon?» La vortoj tuj sigelis la lipojn de la imamo kaj asesoroj. Nur nun ili komprenis, ke lia malfruiĝo kaj la senorda parolado estis intencaj. La popolamaso ĝojkriis: «Jes, jes!Kiel kokino manĝita povus demeti ovon?» Sub la nerefutebla riproĉo de Afanti kaj la popolamaso,la imamo kaj asesoroj ne povis ne ŝanĝi la verdikton kaj finis la aferon per tio, ke ili ordonis la portiston pagi laŭ la normala prezo. Por ke Ĝi Ne Estu Soifa Iun tagon Afanti ĉeestis geedziĝan festenon. Li rimarkis, ke iu gasto kaj manĝegas kaj avide enpoŝigas bongustajn manĝaĵojn. Li do prenis tekruĉon kaj ŝtele verŝis teon en lian poŝon. La gasto surpriziĝis: «Aĥ! Kial vi verŝas teon en mian poŝon?» «Ej! Via poŝo jam manĝis tiel multe da bongustaĵoj, kaj mi faras tion, por ke ĝi ne estu soifa!» klarigis Afanti. Manĝigi Veston Foje Afanti, portante eluzitan veston, iris por festeni ĉe amiko. Ĉi tiu timis, ke li estos mokita kaj malhonorita pro sia kontaktado kun malriĉulo kaj tio foririgis Afanti. Reveninte hejmen, Afanti surmetis novan veston kaj tuj reiris al la domo de la amiko. Lia amiko vidis, ke ĉi-foje Afanti sin vestis bele, kaj tuj respekte invitis lin sidi sur la honoraloko kaj afable montris al li diversajn mangaĵojn, dirante: «Bonvolu gustumi laŭ via plaĉo, mia amiko!» Afanti rapide direktis sian manikon al la manĝaĵoj dirante: «Bonvolu gustumi, mia nova vesto!» Tion vidinte, la mastro surpriziĝis kaj demandis: «Kion vi faras,mia amiko?» «Mia amiko,» respondis Afanti, «ĉu vi ne vidas, ke mi regalas mian veston, kiun vi plej respektas?» En Razejo Pro la varmega vetero Afanti volis razigis sian kapon kaj iris al razejo. Verŝajne la razisto ne estis tre sperta en sia laboro, ĉar li plurloke vundis al li la kapon kaj metis vaton sur la vundetojn. Poste Afanti stariĝis kaj rigardis sin en la spegulo: «Ho!Vi estas vere lerta majstro en via laboro!Rigardu, sur duono de mia kapo vi plantis kotonon. Nu, bone, sur la alia duono mi mem plantos olelinon.» Honto Foje ŝtelisto venis en la hejmon de Afanti. Afanti ekvidis lin kaj tuj sin kaŝis en keston. La ŝtelisto serĉis ĉie en la ĉambro, sed nenion ŝtelindan trovis. Fine li malfermis la keston kaj kun eksalto vidis Afanti: «Ha!Kion vi faras en la kesto?» «Nu, ĉar en mia hejmo troviĝas nenio, kio plaĉas al vi, mi tre hontas kaj pro tio kaŝis min en la kesto,» respondis Afanti. Kia Sono Estas la Plej Bela? Iun tagon Afanti gastis ĉe amiko, kiu tre ŝatis muzikon kaj tial ludis diversajn muzikilojn por Afanti. Post tagmezo Afanti jam de longe sentis sin tre malsata, sed la amiko ankoraŭ senĉese plukis kordojn kaj ankaŭ demandis: «Nasrudin, kia sono estas la plej bela en la mondo?Ĉu tiu de dutaro aŭ jevapo[2 - dutaro, jevapo:ujguraj muzikiloj]?» Afanti respondis: «Mia kara amiko, nun la sono de kulerego skrapanta kaserolon estas pli bela ol iu ajn alia sono en la mondo.» Veneno En sia infaneco Afanti vizitis la hejmon de instruisto por lerni el la Korano. Iun tagon iu donacis al la instruisto bovlon da mielo. Afanti al ĝi direktis sian rigardon ŝtele el la okulanguloj. Tion vidinte, la instruisto tuj metis ĝin sur bretaron kaj admonis al Afanti: «En la bovlo estas veneno. Tuj mortas tiu, kiu ĝin manĝas. Nepre ne tuŝu ĝin.» Kiam la instruisto forestis, Afanti intence disrompis lian inkujon. Poste li formanĝis la mielon kiel ankaŭ pasteĉojn, frititajn pastostriojn kaj bulkojn donacitajn al la instruisto de aliaj lernantoj.Fine li eĉ forlekis la restaĵon en la mielbovlo kaj poste remetis la bovlon sur la bretaron. La instruisto revenis kaj rimarkis la bovlon malplena. Li kolere demandis: «Kiu ĝin formanĝis?» Montrante la romopitan inkujon, Afanti diris: «Rigardu, kiel grandan akcidenton mi kaŭzis! Mi volis morti, antaŭ ol vi revenos hejmen, do mi fortrinkis la venenon. Sed mi vere ne komprenas, kiel mi ankoraŭ ne mortis.» Turbano Portante sur la kapo turbanon grandan kiel korbo, Afanti promenis sur strato, kie li renkontis iun, kiu petis: «Sinjoro instruito, bonvolu helpi al mi legi ĉi tiun leteron.» Afanti respondis: «Mi ne konas eĉ unu literon kaj tial ne povas legi la leteron.» La petinto ege miris kaj sekve plu demandis: «Sed ĉirkaŭ via kapo vi volvis tiel grandan turbanon! Ĉu tamen vi vere ne povas legi leteron?» Afanti malvolvis la turbanon de sia kapo, volvis ĝin ĉirkaŭ la kapon de la homo kaj respondis: «Bone! Bone! Se vi kredas, ke sub la granda turbano kuŝas erudicio, vi mem provu, ĉu vi nun povas legi la leteron.» Kie Estas la Kato? Foje Afanti portis hejmen tri ĝinojn da viando kaj petis sian edzinon fari el ĝi bongustajn pasteĉetojn por la vespermanĝo. La edzino tamen fritis la viandon kaj mem ĝin formanĝis. Por la vespermanĝo ŝi prezentis al Afanti nur farunaĵon. «Kial ne pasteĉetojn?» mire demandis Afanti. «Ĉar la viandon ŝtelmanĝis la kato, kiam mi knedis la paston.» Afanti tuj kaptis la katon kaj metis ĝin sur la pesilon. Li pesis ĝin. Ĝi pezis tri ĝinojn, ne pli nek malpli. Li turnis sin al la edzino: «Mia kara,» li demandis, «se tiom pezas la kato, kie do estas la viando?Se tiom pezas la viando, kie do estas la kato?» Aĉeti Oleon Ĉiuj diris, ke Afanti estas la plej granda saĝulo en la mondo, sed lia edzino obstine opiniis, ke li estas la unua stultulo en 1a mondo. Iufoje la najbaroj kverelis kun ŝi: «Se vi opinias lin malsaĝa, bonvolu diri, kiajn stultaĵojn li faris.» Ŝi respondis: «Multajn stultaĵojn li jam faris, sed mi rakontos nur unu el ili. Vi tamen certe konvinkiĝos.» La najbaroj diris: «Bone, se vi diros prave, ni konfesos nian malvenkon.» «Ho!Vi certe malvenkos.» Sekve ŝi rakontis okazaĵon de antaŭ kelkaj tagoj. Nasrudin rondvizitis estere longan tempon, sed fine iun tagon li revenis hejmen. Tuj kiam li paŝes trans la sojlon, mi severe riproĉis lin: ‘Longlanga pigo! Ĉu vi ankoraŭ rekonas vian neston?’ Vi ĉiuj scias, ke Nasrudin antaŭ la bienulo estas tigro, sed antaŭ mi li estas obeema ŝafo. Kvankam mi jam riproĉis lin, li ankoraŭ obeeme riverencis profunde antaŭ mi kaj senĉese min benis. Poste li ridante diris: ‘Mia kara alaŭdeto, ĉu mi ne jam revenis nun?’ Aŭdinte tion, mia kolero tuj kvietiĝis, kaj mi kiel movlerta alaŭdo rapide alflugis al liaj etenditaj brakoj.Mi fermis la okulojn kaj pensis: ‘Kiel feliĉa mi estas, ke Alaho donacis al mi tiel bonan edzon.’ Sed post nelonge li denove kolerigis min pro tio, ke li subite memoris iun aferon komisiitan de alia kaj senĉese murmuris pri ĝi. Li eĉ ne aŭdis, ke mi parolas al li. Tio estis malbona aŭguro, ke li refoje forflugos de mi. Tial mi haste enmetis en lian manon olebovlon kun iom da moneroj kaj petis lin iri aĉeti iom da oleo. «Mi intencis rompi lian pensadon por restigi lin hejme. Sed survoje li ŝajne ankoraŭ pensadis pri la afero kaj eĉ kiam la olevendisto enverŝis oleon en la bovlon, li ankoraŭ okupis sian kapon per ĝi». La bovlo estis rapide superplenigita pro lia malatento, sed ankoraŭ restis iom da oleo enverŝota. La vendisto do demandis: ‘Sinjoro Afanti, kien enverŝi la reston? Nasrudin traserĉis sin, sed nenion trovis, kio povus enteni ĝin. Li tiam renversis la bovlon de oleo kaj, montrante la kavan malsupron, diris: «Enverŝu ĉi tien!» La oleo en la bovlo tute elverŝiĝis teren. Ĉiuj ĉirkaŭe eksplodis per ridego; sed Nasrudin, ankoraŭ montrante al la kava malsupro, stulte ripetis: «Enverŝu! Enverŝu!» La vendisto povis nur enverŝi la oleon en la kavan malsupron de la bovlo. «Kiam Nasrudin revenis hejmen, mi estis tre 60 surprizita de tio kaj demandis: ‘Kial vi aĉetis nur tiel malmulte da oleo per tiel multe da mono?’ Nasrudin respondis: ‘Ne, estas pli ĉi tie.’ Tiam li ree renversis la bovlon, tiel ke ankaŭ la oleo en la kava malsupro elverŝiĝis teren…» La najbaroj ridegis, tiel ke iliaj ventroj preskaŭ krevis, kaj ili ĉiuj devis forviŝi la elverŝitajn larmojn de ridego. La edzino de Afanti, ekkaptante la ŝancon, demandis: «Ĉu en la mondo troviĝas ankoraŭ pli granda stultulo ol li?» Post la ridego la najbaroj ankoraŭ ne volis akcepti ŝian opinion, sed trovis multajn vortojn por senkulpigi Afanti: «Li ne estas stultulo. Li tion faris pro tio, ke lin distras la komisio de alia homo. Se vi tion ne kredas, demandu sinjoron Nasrudin, pri kio li tiam pensis?Se li ne pensis pri io tia, ni estos konvinkitaj.» La edzino ne plu diskutis kun la najbaroj pri tio, ĉu Afanti estas saĝulo aŭ stultulo, ĉar ŝi sciis pli bone ol iu ajn. Kvankam ŝi ofte riproĉis sian edzon, nomante lin pigo nevolante reveni nesten; tamen kiam oni laŭdis ŝian edzon, neniu estis pli goja ol ŝi. Donaco Falinta de la Ĉielo Afanti estis tre malriĉa kaj havis multajn infanojn. Ili ofte suferis pro malsato kaj devis sin vesti en ĉifonaĵoj.Iuvespere li elpensis ruzaĵon kaj tuj poste sin direktis al la muro de la najbara bienulo, kiu kutimis ripozi post ampleksa vespermanĝo. Afanti petkriis al la ĉielo: «Ho, mia Alaho!Donu almalriĉulo nur milon da arĝentaj moneroj el via neelĉerpebla trezoro!Tiel malmulte ne malpliigos vian riĉaĵon. Sed se vi avare donos al mi eĉ unu moneron malpli, mi tamen tion ne akceptos.» La bienulo, kiu ĉiam ekspluatis kaj subpremis la malriĉulojn laŭplane, aŭdis la vortojn kaj intencis amuzi sin per provo al Afanti. Li alportis el sia monkestego kaj trans la muron ĵetis al Afanti monsakon, en kiu li metis naŭcent naŭdek naŭ arĝentajn monerojn. Poste li grimpis sur la tegmenton por observi, kion faras Afanti. Afanti, kiu trankvile sidis atendante kun sia dorso apogata al la muro, subite aŭdis, ke falis iu pezaĵo kun bruo de interfrapiĝantaj moneroj.Li tuj alkuris kaj trovis la monsakon. Kalkulinte, li rimarkis, ke ĝi entenas je unu monero malpli ol mil. Afanti ŝajnigante ĉie serĉis ĝin, sed vane. Poste li laŭte kriis: «Mia Alaho, vi volis doni al mi mil arĝentajn monerojn, sed pro via okupiteco al vi mankis la tempo por, ilin ĉiujn kalkuli. Certe tial en la sako estas nur naŭcent naŭdek naŭ moneroj.Mi devas ne koleri kontraŭ vi kaj povas nur danke akcepti la tuton de via donaco.» Tion dirinte, Afanti kun granda ĝojo 62 kuris en sian dometon kaj enŝlosis la donacon falintan de la ĉielo en sia kesto. Kiam la bienulo staranta sur la tegmento aŭdis la vortojn kaj vidis, ke Afanti forportas la sakon, li preskaŭ svenis pro kolero. Li tuj alkuris pugnofrapi la pordon de Afanti. Afanti, kiu pretigis sin por enlitiĝo, malfermis la pordon kaj, rekoninte la bienulon, diris: «Bonvenon! Bonvenon!Kvankam estas tre malfrue, tamen permesu al mi regali vin!» La bienulo koleris: «Mi ne bezonas vian regalon, vi elprenu la monsakon!» Ankaŭ Afanti ekflamiĝis: «Sinjoro bienulo, Alaho opiniis min kompatinda kaj donacis al mi la sakon da mono.Ĉu vi volas forrabi ion, kio ne apartenas al vi?» Kun ploromieno la bienulo, retenante sian koleron, respondis: «Vi asertis, ke vi ne akceptos malpli ol plenan milon da moneroj.Mi intencas provi vian vorton. Tial mi ĵetis apud vin la sakon kun naŭcent naŭdek naŭ arĝentaj moneroj.Ĉio estis nur ŝerco, nun tuj redonu al mi la monon.» Ŝajnigante sin ŝokita, Afanti respondis: «Via Bienula Moŝto, bonvolu ne fari tian malseriozaĵon. La monon mi plore petis de la kompatema Alaho, kaj Alaho donis al mi kun granda kompato. Ĉu vi volas nun forpreni ĝin?» «Malsaĝulo, Alaho neniel kompatas vin malriĉulon kaj neniam ĵetas de la ĉielo mil monerojn.» «Ĉe Alaho certe venos reago, se nur estas peto. Se vi ne kredas tion, bonvolu foriri.» Pum!Afanti forte batfermis la pordon. La bienulo estis sufokata pro kolero kaj, frapante sian kapon, malesperis: «Mi falis en fatalon.» La sekvan tagon la bienulo refoje iris al Afanti por tiri lin al loka juĝisto. Afanti protestis: «La oficejo de la juĝisto estas tiel malproksima, ke mi ne povas tien piediri.» La bienulo kontraŭvole devis tiri el sia stalo grandan ĉevalon kun preta selo. Vidinte tion, Afanti denove protestis: «Mi estas vestita tiel ĉifone, ke mi ne povas rajdi sur tia altvalora ĉevalo, mi ne iras.» Tion dirinte, Afanti ekreiris hejmen. La bienulo tuj haltigis lin kaj demetis sian brokajan palton por lin vesti. Kiam ili atingis la juĝejon, la juĝisto vidis, ke Afanti sin vestis en tiel bela brokaĵa palto kaj rajdis sur tiel bela ĉevalo, kaj li prenis Afanti por nobelo. Tial li invitis Afanti okupi la honoran lokon kaj ignoris la bienulon. La bienulo prezentis akuzoskribon al la juĝisto, petante repreni la sakon da moneroj. La juĝisto demandis al Afanti: «Sinjoro, kion vi opinias pri lia plendo?» Afanti kun la manoj en la manikoj respondis: «Saĝa juĝisto, ĝi estas senkaŭza provoko. Mi preĝis al Alaho, kaj Alaho simpatie donacis al mi naŭcent naŭdek naŭ arĝentajn monerojn.» La juĝisto plu demandis: «Ĉu vi ne aŭdis la vortojn de la akuzanto?» Afanti diris: «Sinjoro juĝisto, ĉu ĉi mia najbaro estas fifama kanajlo. En la tuta mondo tia aĉulo estas malofte trovebla. Li kalumnias senkulpulon por profitaĉi el tio. Se vi ne kredas, bonvolu atenti, ke li ankoraŭ eĉ pretendos, ke la ĉevalo, sur kiu mi rajdis ĉi tien, kaj la palto, kiun mi portas, ambaŭ apartenas al li.» Tion aŭdinte, la bienulo tuj furioziĝis kaj protestis, ke efektive la ĉevalo kaj palto apartenas al li. Afanti ankoraŭ kun la manoj en la manikoj komentis: «Ĉu tion vi aŭdis?Mi jam antaŭvidis, ke tion li nepre diros. Nun li verŝajne diros, ke ankaŭ via palto apartenas al li. Jen kia senhonta fripono!» La juĝisto vere kredis Afanti kaj forpelis la bienulon. Kiam Afanti estis preta foriri, jam dirinte ĝentilajn vortojn, la juĝisto haltigis lin kaj,karesante sian barbon, diris: «Venu proksimen al mi.» Post kiam Afanti alproksimiĝis al li,li murmuris al Afanti: «La mono, kiun vi gajnis, ankoraŭ estas iom problema.» «Kiel problema?» mire demandis Atanti. «Estas strange, ke tiel peza monsako falis el la ĉielo. Alportu al mi la sakon kun la moneroj.Vin mi kredos, nur post kiam mi vidos la sakon,» respondis la juĝisto. «Konsentite, sinjoro,» diris Afanti kaj reiris hejmen. Survoje li pensis, «Se mi alportos la sakon al la juĝisto, la monon li certe konfiskos.» Tial li kolektis naŭcent naŭdek naŭ ŝafajn fekbuletojn de la tero kaj metis ilin en la sakon. Poste li alportis kaj prezentis ĝin al la jugisto. Per tremantaj manoj la juĝisto tuj volis malligi la ŝnuron. Afanti intermetis: «Ne hastu, sinjoro.» Sed la 65 juĝisto jam malligis la ŝnuron kaj malpacience elŝutis la ŝaffekaĵon sur tapiŝon. Sekve li indigne kriis: «Ha fi, kio estas tio?Ĉu vi prenas min por stultulo?» Afanti kapskuante diris: «Ho ve! Malbone, malbone!Bedaŭrinde, ke vi fuŝis la aferon. Mi ĵus vin atentigis, ke vi ne hastu, sed vi ne volis aŭskulti min.» «Kion vi celas?» «Mi celas, ke antaŭ ol malligi la ŝnuron, oni unue devas preĝi al Alaho. Kiel oni povas subtaksi la donacon donitan de Alaho?Rigardu, ke la moneroj fariĝis fekaĵo. Ve! Tio estas vera fatalo.» Afanti faris longan ĝemon kaj eliris el la oficejo de la juĝisto. Sed la juĝisto gapis antaŭ la ŝaffekaĵo sur la tapiŝo. Neniu Scias Nun Kiam Afanti mem fariĝis loka juĝisto, multaj homoj konkuris amikiĝi kun li. Iu laŭdis lin. «Nasrudin, vi estas tre admirinda, ke vi havas tiom da amikoj!» Afanti respondis: «Kiom da amikoj mi havas, neniu scias nun. Nur post kiam mi eksiĝos de la juĝisteco, oni povos ekscii, kiuj vere estas miaj amikoj.» Preni Azenon kiel Modelon En la ĉefurbo Afanti klaĉis al urbanoj, ke lia azeno estas pli saĝa ol la ĉefministro.Kiam la vortoj atingis la ĉefministron, li tuj sendis soldatojn kapti Afanti kaj tiri lin antaŭ la reĝon, al kiu li akuzis, ke Afanti kalumnias lin, kaj postulis severan punon al Afanti. La reĝo indigne demandis al Afanti: «Ĉi tio estas grava afero. Se vi ne povos pruvi vian aŭdacan aserton, mi senkapigos vin.» «Kompreneble!» konsentis Afanti. «Foje mi, rajdante sur mia azeno, transpasis lignan ponteton. Unu kruro de la azeno hazarde enfalis en trueton sur la ponto, tiel ke la besto stumblis. Sed ĝi fine, kvankam pene, eltiris la kruron. Baldaŭ mi revenvoje rajdis sur mia azeno trans la saman ponton. Kion vi supozas?Ĉi-foje mia azeno ĉirkaŭpasis la trueton, tiel ke ĝia transiro okazis sen akcidento. Sed koncerne vian ĉefministron, li multfoje ŝtelis monon el la ŝtata trezorejo, kaj civitanoj ja multfoje denuncis lin pro lia ŝtelado. Li tamen ankoraŭ etendas sian grasan manon en la regnan kason. Via reĝa Moŝto, ĉu mia azeno ne estas pli saĝa ol via ĉefministro?» La imperiestro ridegis. «Ĝi estas pli saĝa,» li diris kaj poste admonis sian ĉefrninistron, «Afand pravas. Vi prenu la azenon de Afanti kiel vian modelon.» Ĝi Diris, ke… Afanti fanfaronis, ke li bone komprenas la birdan lingvon. Lia aserto atingis la orelojn de la reĝo, kiu iun tagon invitis Afanti ĉasi kune kun li. Survoje ili subite aŭdis kelkan ululadon de strigo, kiu staris ĉe preskaŭ defalonta kaverno. La reĝo demandis al Afanti, kion ĝi diris. Afanti respondis: «Ĝi diris, ke se la reĝo daŭre subpremados senkompate la popolon, lia regno baldaŭ disfalos same kiel ĝia nestaĉo.» Ne Aŭskultu la Edzinon En la ĉefurbo la reĝo publikigis dekreton, sur kiu legiĝis, ke en la limo de tri tagoj ĉiu familio en la tuta urbo devas senkompense donaci al la kortego unu grasan ŝafon. Krome, pro kverelo kun sia edzino, la reĝo proklamis, ke la edzoj devas ne aŭskulti sian edzinon. Ĉiu malobeo alportos severan punon. En la tri tagoj ĉiu familio en la tuta urbo sendis al la kortego unu grasan ŝafon. Nur Afanti nenion sendis. La kvaran tagon la reĝo venigis Afanti kaj kun murdema minaco demandis lin: «Afanti, damninda!Kie estas via ŝafo?» «Via Reĝa Moŝto,» trankvile diris Afanti kun rideto, «post kiam mi legis la dekreton, mi reiris hejmen kaj konsiliĝis kun mia edzino. Ŝi insistis,ke ni donu. Sed Via Moŝto ankaŭ ordonis, ke edzo devas ne aŭskulti sian edzinon, tial mi ne alsendis ŝafon.» Kulpo de la Hundo Iun vesperon Afanti, surdorse portante brullignon, piediris hejmen. Kiam li preterpasis la pordon de iu bienulo, subite elkuris feroca hundo, kiu ĵetis sin al lia kapo. Afanti devis tuj eltiri sian hakilon kaj per ĝi celis la kapon de la hundaĉo. Tiel la hundo estis mortigita per la unua hako. Aŭdinte la bruon, ankaŭ la bienulo mem elkuris kaj,kaptinte Afanti, kolere demandis: «Kiam la hundo sin ĵetis al vi,ĉu vi ne povis bati ĝin per la tenilo de via hakilo anstataŭ la klingo?» «Via Bienula Moŝto, kiel maljusta vi estas!» respondis Atanti. «Se via hundaĉo sin ĵetus al mi kun la postaĵo antaŭen, mi kompreneble batus ĝin per la tenilo. Sed ĝi alkuris kun la dentaro antaŭen, tial mi povis nur trakti ĝin per la klingo de mia hakilo. Tio estis la kulpo nur de via hundo.» Tion dirinte, Afanti foriris surdorse portante sian brullignon. Morti Du Tagojn Pli Frue ol Vi Afanti akiris reputacion pro sia aŭgurado kaj iun tagon ŝerce diris al la ĉefministro, ke li mortos morgaŭ. La sekvan tagon la ĉefministro falis de sur ĉevalo kaj efektive mortis. Kiam la reĝo tion eksciis, li eksplodis de kolero kaj tuj sendis soldatojn kapti Afanti. Li kolere demandis: «Afanti, mia ĉefministro mortis pro via malbeno, do se vi ne povos antaŭdiri al mi, en kiu tago vi mem mortos, vi ricevos severan punon.» «Mi bedaŭrinde ne scias precize,» respondis Afanti. «Mi nur scias, ke mi mortos du tagojn pli frue ol vi.» Aŭdinte tion, la reĝo pensis, ke plej secure estus lasi Afanti vivi kiel eble plej longe. Tial li liberigis Afanti. Esperantigita de Fan Yizu Ilustrita de Tian Yuan Eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo e-Librigita de Elerno, aprilo 2006 notes Примечания 1 ĝino = 1/2 kilogramo, ĉina mezurunuo 2 dutaro, jevapo:ujguraj muzikiloj